ĈEA-Retkomunikoj 2015/01
Transkript
ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 ĈEA-Retkomunikoj estas neregula informilo de Ĉeĥa EsperantoAsocio sendata al ĉiuj rete atingeblaj membroj de ĈEA kaj ankaŭ al nemembroj, kiuj per ajna maniero montris intereson pri la Esperanto-movado en Ĉeĥio. Ĝi neniam enhavas aldonaĵojn. Se vi tamen ne volas ricevadi ĝin, sufiĉas respondi per simpla "ne sendadu" kaj ni tuj eligos vin de la dissendolisto. ENHAVO: 1.VORTOJ DE LA ĈEFREDAKTORO 2. RETKOMUNIKOJ EN PDF-FORMATO 3. MALLONGAJ AKTUALAĴOJ 4. AKTUALAĴOJ EN WWW.ESPERANTO.CZ 5. NOVAĴOJ EN PAĜO DE ESPERANTO-MUZEO EN SVITAVY ĈE LA SOCIA RETEJO IPERNITY 6. ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 7. LISTO DE ARANĜOJ 1. VORTOJ DE LA ĈEFREDAKTORO Pasis jam kelkaj monatoj, kiam mi decidis finfine denove sidiĝi al mia portebla komputilo kaj komenci skribi novan numeron de ĈEA-Retkomunikoj. Origine mi planis dissendi la numeron antaŭ Kristnasko, sed pro studaj devoj mi decidis iom atendi. Espero krei la numeron baldaŭ post Kristnaskaj festoj ankaŭ ne estis efektivigita, studado estis pli grava. Tamen finfine la tempo venis kaj do vi povas legi novan, unuan numeron de ĈEA-Retkomunikoj en la jaro 2015. Tamen, permesu al mi ankoraŭ unu noton: Ĉiuj BLUE SKRIBITAJ vortoj (ĉu substrekitaj aŭ ne) estas hipertekstaj ligiloj, do klakante al ili vi rekte venas al la origina teksto! Ne temas do pri nura beligo de nia reta gazeto! Redaktoro Miroslav Hruška dum arbogrimpado Do, agrablan legadon! PS: Ŝparu la naturon - se eblas - ne printu tiun ĉi numeron de ĈEA-Retkomunikoj, se ne nepre necesas. Estu amiko de la naturo! 2. RETKOMUNIKOJ EN PDF-FORMATO Kiel tradicie, ankaŭ tiu ĉi numero de ĈEA-Retkomunikoj en PDF-formato KUN KOLORAJ FOTAĴOJ elŝuteblas ĈI TIE. ARKIVO de Retkomunikoj troveblas ĈI TIE. ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 1 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 3. MALLONGAJ AKTUALAĴOJ 3.1 Invito al paradizo Nome al Paradizo Bohemia norde de Prago, al la pensiono ESPERO en Skokovy, kie okazos samtempe du jam tradiciaj klerigaj aranĝoj: 21.-26.4. la 41-a LINGVA SEMINARIO, organizata de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kunlabore kun E-rondeto Mladá Boleslav (20.-26.4.) kaj la 10-a interreta seminario SABLA PRINTEMPO, organizata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun E-klubo Písek (23.-26.4.). En familieca etoso kaj en ĉarma naturmedio atendas vin antaŭtagmeza instruado (ĉu lingva konversacio, ĉu trejnado de voĉo kaj realigo de voĉregistraĵoj), posttagmezaj ekskursoj, promenoj kaj artaj atelieroj kaj vesperaj programoj (prelegoj, ludoj, filmprojekciadoj, kantado k.a.). Prezo 420,- CZK por tranokto (en 2-maks.4litaj ĉambroj kun lavujo kaj komunaj necesejoj/duŝejoj) kaj 3 manĝoj/popersone kaj tage, programkotizo nuraj 100,-200,-CZK (laŭ daŭro de restado) ebligas partoprenon Komuna foto de partoprenantoj en jaro 2014 en programo de ambaŭ aranĝoj laŭplaĉe. Aliĝilojn kaj pliajn informojn vi trovos en www.esperanto.cz en KALENDARO DE ARANĜOJ. Jen fotogalerio de la aranĝoj kaj de la okazloko... Kontaktoj : [email protected] (Lingva seminario) kaj [email protected] (Sabla Printempo). Ni volonte konsilos vin pri taŭga trafikkonekto. Bv. aliĝi plej malfrue ĝis la 31-a de marto 2015! Ni antauĝojas atedante vin! 3.2 Esperanto-muzeo partoprenas en la internacia filmkonkurso Ĉina Radio Internacia iniciatis internacian konkurson pri mallongaj filmoj, origine verkitaj en Esperanto, pri la temo "AMO KAJ TEO". Ĝis fino de novembro 2014 kolektiĝis ĉirkau 50 filmoj el la tuta mondo inter ili ankaŭ 10minuta filmeto "Teo kaj Amoklubo", kreita de membroj de Klubo de amikoj de Esperanto Svitavy, kaj filmo "Rememoro", filmita de slovakaj esperantistoj kunlabore kun esperantistoj en Vítkovice kaj geknaboj en Bartošovice. Komence de februaro faka komisiono jam elektis 10 plej bonajn videojn (Rememoro estis la deka). Tamen ĜIS FINO DE MARTO la filmojn povos prijuĝi ankaŭ vasta publiko (do ankaŭ vi!) pere de interreta voĉdonado - Foto el la filmeto la plej sukcesaj ricevos valorajn premiojn. Krome ankaŭ ĉiu voĉdonanto havas la ŝancon ĉiusemajne esti lotumita kaj ricevi donacon simbolantan la ĉinan kulturon! La filmon de la svitava klubo vi povas rigardi ĈI-TIE . Se vi volas subteni la filmon kaj kaj la muzeon, vi povas doni al ĝi vian voĉon! Kiel? En la listo de konkursaĵoj la filmo estas en la sesa linio maldekstre (vi trovos ĝin laŭ fotaĵo de Esperanto-Muzeo, resp. de la Ottendorfer-Domo). Vi klakos al la suba kadreto signante ĝin. Tute sube de la sama paĝo vi notos vian nomon kaj retadreson (la aliaj indikoj estas NEdevigaj) kaj klakos al "SENDU". Sur la supre menciita retpaĝo vi povas spekti ankaŭ aliajn konkursajn filmojn. ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 2 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 Dankon por via eventuala subteno! Ĝu sendube helpos fortigi prestiĝon de la muzeo (kiu estas ja ankaŭ sidejo de nia asocio!) en okuloj de la urbaj instancoj (oni jam skribis pri la konkurso en la gazeto Svitavský deník. Ligi fizikan viziton de la muzeo kaj de ĝia nuntempa ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" kun Esperanto-aranĝo vi havas la okazon kadre de la REGIONA RENKONTIĜO SABATE LA 25-AN DE APRILO 2015. Antaŭtagmeze vizito de la renesanca kastelo en Moravská Třebová, post alveturo al Svitavy kaj komuna tagmanĝo vojaĝprelega kaj amuza programo en la muzeo. Pliaj infornoj haveblas ĉe: [email protected]. Vi estas elkore invitataj! 3.3. Retradio Muzaiko - por vi, por via familio Aŭskultu Muzaikon por aŭdi Esperantajn voĉojn el la tuta mondo. Muzaiko estas sendependa retradio en Esperanto, kiu elsendas dum 24 horoj ĉiutage. Muzaiko estas komunuma retradio, sekve se vi ŝatus, ke la aliaj aŭdu vian voĉon, skribu al [email protected]. Parolu, intervjuu por Muzaiko por vigligi la tutmondan E-komunumon! Aŭskultu, kunkreu ankaŭ vi tiun movadaĵon, kiu ekde pli ol tri jaroj senĉese funkcias. Skribu al [email protected] por helpi kaj aŭskultu ĝin ĉe muzaiko.info! 4. AKTUALAĴOJ EN WWW.ESPERANTO.CZ Ni invitas vin al regulaj vizitoj ĉe http://www.esperanto.cz/eo/aktuality kaj informas vin pri la novaj artikoloj el la lastaj semajnoj: Artikoloj en esperanto en www.esperanto.cz Suplemento al Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof Novaj fotogalerioj en la muzea retejo En decembro 2010 ni aperigis en tiu ĉi rubriko referencan artikolon Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof, kiu vekis sufiĉe grandan internacian reeĥon kaj ĝis nun vizitis ĝin pli ol 9 600 personoj. Omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof ni prezentas al vi nove kompilitan liston, kiu inkluzivas elekton el la trovitaj novaĵoj aperigitaj en Interreto plejparte en la jaroj 2011–2014. Se vi scias pri plia kvalita kaj utila dosiero, ne hezitu informi nin pri la koncerna ligilo pere la de komentaria formularo. Disvastigo de tiu ĉi artikolo tra Esperantujo estas dezirinda kaj bonvena! Ni ofertas al vi fotogalerion el la inaŭguro kaj elekton de la ekspoziciaĵoj de la nova tema ekspozicio „Esperanto kaj kolektado“, okazinta en Esperanto-Muzeo Svitavy la 27-an de septembro 2014, kaj samtempe ilustran virtualan kolekton „Famaj esperantistoj kaj favorantoj de Esperanto sur kolektmaterialoj“ (poŝtmarkoj, bankbiletoj, moneroj, medaloj). ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 3 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 Interesa prelego pri interreta trompado Preparatas kurso de Esperanto sur retejo Duolingo Kiel vi ŝajne scias de la novaĵo, kiu aperis en majo en nia retejo, Esperantista klubo en Brno kaj Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno komune publikigas multajn prelegojn, kiuj okazis en la klubejoj. Hodiaŭ ni ŝatus informi vin pri alia interesa kaj utila prelego. En la epoko de interreto naskiĝas novaj eblecoj por ricevado de informoj, por komunikado, sed ankaŭ por lernado. Oni povas per interreto lerni per virtualaj e-kursojn multajn diversajn temojn, inter alie lingvojn. Inter esperanta komunumo estas konata projekto lernu!, sed dume naskiĝas aliaj paĝoj por lerni naciajn lingvojn (E@I kreis kursojn por lerni la slovakan aŭ germanan lingvojn). Duolingo estas unu el tiuj paĝoj. Kion ĝi ofertas kaj kiel ĝi funkcias? Kaj kia estas rilato inter Duolingo kaj Esperanto? Nur ĉeĥlingvaj artikoloj: Metodika jízdného aneb jak levně cestovat s ČD v roce 2015? (Kiel malmultekoste vojaĝi kun Ĉeĥaj fervojoj en jaro 2015?) Z jižní Moravy až do Nepálu (De suda Moravio ĝis Nepalo) Paní Helena Tlachová, která vede kroužek esperanta v Šumicích u Letmým pohledem do kalendáře budoucích akcí zjistíme, že během Uherského Brodu, se koncem loňského roku odvážně sama jara se bude konat několik setkání. Mezi jedním z vydala až do dalekého Nepálu. O jejích zážitcích z důvodů, proč jet či nejet ve finále, může být i cena této exotické cesty i o tom, jak jí byla znalost jízdného za dopravu na akci. České dráhy nabízejí esperanta při jejím pobytu užitečná, referoval klientům poměrně dost způsobů, jak se vyhnout 15.1.2015 Český rozhlas Brno v pořadu Apetýt a vysokým cenám, je však třeba mít přehled o nabídkách a trochu počítat. V tomto článku bude sice 17.1.2015 Slovácký deník. Kromě odkazů na zmíněný pořad a článek vám přinášíme i další většina textu podobná článku, který vyšel v únoru 2014, ale vzhledem ke změnám je tento článek vydán doporučené odkazy na zajímavé informace o této nyní znovu s aktuálními údaji. Jak bude vysvětleno, zemi, jejím jazyce a kultuře i kontakt na místní esperantisty. České dráhy letos hlavně mírně měnily ceny. Je to všechno o jazycích! (Pasie pri lingvoj) Je to všechno o jazycích! Nebo také „It's all about languages!“ či „Alles rund um Sprachen!“, respektive „Jezici, jezici, jezici!“, nebo dokonce „¡Todo es cuestión de lenguas!“ – tak zní v několika jazycích motto nového projektu organizace E@I, který byl spuštěn loni na podzim. A protože se jedná o zajímavý projekt, rozhodli jsme se vám tento projekt přiblížit v této aktualitě. Zemřel Karel Kraft (Mortis Karel Kraft) Se smutkem oznamujeme, že 11. ledna 2015 ve věku nedožitých 89 let nás po dlouhé nemoci navždy opustil čestný člen Českého esperantského svazu, slovníkář a pedagog a ve vícero ohledech vzácný člověk pan Karel Kraft. ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 4 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 SVITAVY & ESPERANTO & VIDEO O esperantu v EU v televizním Hydeparku (SVITAVY & ESPERANTO & VIDEO) (Pri Esperanto en Eŭropa Unio en televidprogramo Hydepark) V hodinové besedě s dr. Maxem Kašparů, která byla odvysílána 16.ledna 2015 v oblíbeném pořadu HYDEPARK v ČT 24, kromě hlavního tématu „Století nemocných duší?“ přišla v úvodu i závěru řeč i na esperanto. Sledujte s námi v archívním videozáznamu! Přinášíme vám zároveň i odkazy na další nejnovější pořady s Maxem Kašparů v rozhlase a televizi a jako bonusový novoroční dárek ke stažení česko-esperantský nástěnný kalendář, který MK vydal s humoristou Josefem Heráleckým. V posledních týdnech se esperanto ve Svitavách ukázalo hned v několika videích. Cílem je nejen propagace muzea, města, Česka, ale i vyhrát v soutěži. Má esperanto smysl, když je všude angličtina? Proč se vlastně esperanto dosud ve větší míře neujalo? (Ĉu Esperanto havas sencon, kiam la angla lingvo estas (Kial Esperanto ne estis ĝis ĉie?) nun pli grandskale akceptita?) Pod tímto názvem proběhla v pátek 19.prosince 2014 v Českém rozhlase PLUS diskuse v pořadu V pořadu na ČR2, odvysílaném 15.prosince Radiofórum. Hostem ve studiu byl předseda Klubu 2014 na téma „Zamenhof a esperanto“ (viz esperantistů v Praze, právník a publicista JUDr. předchozí aktualita) zazněl i dotaz redaktora Tomáš Břicháček z mezinárodního odboru Ministerstva v duchu názvu totoho článku. Protože nebyl spravedlnosti ČR, hosty na telefonu byl Ing. David dostatek času a prostoru pro potřebné Gruber, profesně se zabývající technikami duševní práce a nastínění odpovědi na tak zásadní (a člen České esperantské mládeže a člen mezinárodní poměrně častou) otázku, přinášíme vám Akademie esperanta Mgr. Marek Blahuš z Centra nyní pro inspiraci první úvahu na toto téma. jazykového vzdělávání Masarykovy univerzity. Zveme vás k poslechu pořadu v rozhlasovém archívu. Mezinárodní kongres esperantské mládeže v roce 2016 bude hostit Vratislav Proč a jak se učit esperanto? (Kial kaj kiel lerni Esperanton?) Výročí narození dr. Ludvíka Lazara Zamenhofa 15.prosince připomněl a informace o esperantu ve svém ranním vysílání přinesl mj. i Český rozhlas 2. Proč, kdy a jak Zamenhof svůj jazyk vytvořil, se můžete dočíst v článku Příběh vzniku esperanta. V návaznosti na rozhlasovou relaci shrnujeme pro nové zájemce podstatné informace o tom, jak a kde se lze esperanto naučit a jaké možnosti a specifické výhody jeho znalost přináší. (Vroclavo gastigos en jaro 2016 Internacian Junularan Kongreson) Touto aktualitou bychom vás rádi informovali o tom, že v roce 2016 se bude stejně jako v roce 2015 konat Mezinárodní kongres esperantské mládeže nedaleko České republiky. Jak už jsme psali v předchozí aktualitě, v roce 2015 bude hostit tuto akci německé město Wiesbaden. Ovšem rok poté se bude tato významná akce konat opět v blízkosti České republiky a to v historickém hlavním městě Slezska a Dolního Slezska a nyní hlavním městě Dolnoslezského vojvodství v Polsku – Vratislav. ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 5 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 Videozáznam z programu 6. Wikikonference Čtyři zajímavé novinky z esperantského hnutí (Videoraporto de la programo de la 6- (Kvar interesaj novaĵoj de a Viki-konferenco) esperanta agado) Nabízíme vám kompletní videozáznam z hlavního programu 6.Wikikonference, která proběhla v brněnské hvězdárně a planetáriu 29.listopadu 2014, mj. za aktivního podílu brněnských esperantistů – hlavního organizátora akce Marka Blahuše, zakladatele české Wikipedie Miroslava Malovce a Václava Zouzalíka. Přinášíme vám tři krátké zajímavé zprávy z esperantského hnutí v Praze, Polsku, na Slovensku a jednu navíc týkající se esperanta na výukovém portálu Duolingo. Písně v esperantu pro čas adventní a vánoční Změna předplatného časopisů za zahraničí (Kantoj en esperanto por adventa kaj kristnaska tempoj) (Ŝanĝo de abonprezoj de gazetoj el eksterlando) S nadcházejícím adventním časem vám přinášíme známé vánoční písní české i zahraniční v překladu do esperanta, a to jak texty ke zpěvu (některé se soubory MIDi k výuce melodie) – ke stažení i v dolní části této stránky, tak audio- a videonahrávky k poslechu (mj. i v podání interpretů z Polska, Španělska, Nizozemí či Mexika). Věříme, že písně poslouží jak pro vaši osobní potřebu, tak pro program klubových setkání. Vzhledem k výrazné změně kurzu koruny bylo nutno učinit úpravu ve výši předplatného. Přinášíme vám aktuální nabídku na rok 2015. Probíhají práce na stránce služby Pasporta Servo (La paĝo Pasporta Servo estas rekonstruata) Když v červenci 2009 vznikla a byla v rámci Mezinárodního kongresu esperantské mládeže v Liberci představena internetová stránka služby Pasporta Servo, byla to velká novinka. Jak ale šel čas, ukázalo se, že služba nefunguje úplně ideálně. Viditelným problémem byl mimojiné narůstající počet tzv. spammerů v rámci diskusního fóra (tím méně viditelným pro běžného uživatele potom i problémy s redakčním systémem Drupal). Taková situace si pochopitelně žádala řešení čili rekonstrukci. Novaĵoj en www.muzeum.esperanto.cz Artikoloj: Současná tematická výstava - "Sběratelství a esperanto" (ĉeĥlingve) Nova tema ekspozicio - "Esperanto kaj kolektado" Fotogalerioj: Aktivity pro děti v našem muzeu / Porinfanaj aktivaĵoj en nia muzeo Esperantisté na sběratelských materiálech / Esperantistoj sur kolektmaterialoj - Famaj artistoj, Nobelpremiitoj kaj politikistoj Vernisáž výstavy "Sběratelství a esperanto" / Inaŭguro de la ekspozicio "Kolektado kaj Esperanto" Celostátní filatelistická výstava Svitavy 2014 / Tutŝtata filatela ekspozicio ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 6 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 5. NOVAĴOJ EN PAĜO DE ESPERANTO-MUZEO EN SVITAVY ĈE LA SOCIA RETEJO IPERNITY (ekde 2011 ĝis nun pli ol 87 000 virtualaj vizitoj!) 5.1 ARTIKOLOJ TEO KAJ AMO - konkursa filmo de la svitava klubo Nova tutjara ekspozicio - "Esperanto kaj kolektado" 5.2 FOTOGALERIOJ Tutŝtata filatela ekspozicio kun salono Esperanto en Svitavy Tema ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" Novaj fotoj en la albumo ZAMENHOF 5.3 VIDEOFILMETOJ Adolphe Adam - Kristnaska kanto (Cantique de Noël) - kantas Miroslav Smyčka, kun klavarakompano de Pavla Dvořáková Mirakla infano Amira Willighagen Makedona kanto "Eleno, filino, Eleno" (Koruso Ezerki kaj Orkestro 7/8) 5.4 VIDEOJ OMAĜE AL NASKIĜTAGO DE D-RO ZAMENHOF Kiel estiĝas portreto de L.L.Zamenhof - Vagnero Tero el Brazilo en sia unika 10minuta video montras en rapidigita formo, kiel de komenco ĝis fino estis pentrata lia portreto de d-ro Zamenhof; kun akompana Esperanta muziko D-ro Zamenhof sur bildkartoj - el kolekto de Georgi Litov (Bulgario) L.L. Zamenhof and the Invention of Esperanto - Porinspira anglalingva filmo el la ciklo "This Week in Jewish History" de Dr. Henry Abramson. Zamenhof en Varsovio - Roman Dobrzynski (PL) - interesa intervjuo kun la nepo de d-ro Zamenhof 5.5 SONDOSIEROJ Intervjuo kun Martin Schäffer - Konatiĝu kun personeco kaj opinioj de la nuntempa UEA-sekretario! (el programo de la brazila televida projekto GLOBETO) Jan Řeháček - Orharulino - Humura fabelo por plenkreskuloj - laŭtlegas Karel Votoček Internacia Koruso kantas en la 99-a UK en Bonaero - Du kolombetoj (argentina popolkanto) Interparolo en ĉielo - Skeĉo kun pensiga ekologia-vivfilozofia temo por ni ĉiuj - aktoras Jindřiška Drahotová (Dio) kaj Karel Votoček (Sankta Francisko) ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 7 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 6. ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS (oficiala organo de ĈEJ redaktata de Václav Zouzalík) En novembro membroj de ĈEJ (inklude honoraj membroj Petr CHRDLE kaj Miroslav MALOVEC) partoprenis Konferencon pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko (KAEST) en Modra (Slovakio) kaj akompanan AMO-seminarion. Dum KAEST ankaŭ nova esperantlingva podkasto kern.punkto intervjuis Václav ZOUZALÍK pri projekto Vikidatumoj. La epizodon vi povas aŭskulti ĉi tie. Multaj esperantistoj, membroj de ĈEJ, SKEJ kaj ĈEA partoprenis Vikikonferencon okazintan je la 29-a de novembro 2014 en Brno. Marek BLAHUŠ estis ĝia ĉeforganizanto. Vikikonferencon regule okazigas organizo Vikimedio de Ĉeĥa Respubliko (Wikimedia Česká republika), pasintjare la unuan fojon ekster Prago. Pli pri Vikikonferenco vi povas trovi ĉi tie. Je la 19-a de decembro radiostacio Český rozhlas Plus en sia programo Radioforumo (Radiofórum) parolis kun publiko pri temo "ĉu esperanto daŭre havas sencon kiam ĉie estas angla lingvo". La diskuton partoprenis pertelefone kiel gasto Marek BLAHUŠ. La programeron vi povas aŭdi je jena paĝo. Fine de la jaro niaj membroj partoprenis junularan renkontiĝon JES en Blankakvo (Weißwasser/Běła Woda, Germanio). Je la 1-a de januaro ni kiel la unua organizo en Ĉeĥio partoprenis Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day) kaj publikigis liston de aŭtoroj , kies verkoj ne estas ekde tiam aŭtorrajte protektataj. Al nia alvoko aliĝis ankaŭ organizo Vikimedio de Ĉeĥa Respubliko (Wikimedia Česká republika) . Daŭre funkcias kunlaboro de ĈEJ kaj SKEJ (konata kiel ĈeSKEJ). Dum semajnfino de la 20-a ĝis la 22-a de februaro tri niaj membroj partoprenis kunvenon de SKEJ en Partizánske (Slovakio). Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://cej.esperanto.cz/ Komuna foto de junaj partoprenantoj de la kunveno de SKEJ en Partizánske 7. LISTO DE ARANĜOJ 2015-03-20/22 La 7-a BIERo en Pelhřimov ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 8 ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 2015-04-20/26 41-a Lingva Seminario en Skokovy 2015-04-23/26 La 10-a Sabla Printempo en Skokovy 2015-04-25 Regiona renkontiĝo en Bohemia-moravia Limregiono 2015-05-16 Tradicia printempa renkontiĝo en Šumperk 2015-06-14 Renkontiĝo je Ĉantorio 2015-06-19 Muzea nokto en Svitavy 2015-06-26/28 Renkontiĝo de Katolika Sekcio de ĈEA en Svatá Hora u Příbrami 2015-07-11/19 Somera Esperanto-Studado en Martin (Slovakio) 2015-07-19/08-01 Somera Esperanto-Tendaro en Lančov 2015-07-25/08-01 La 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille (Francio) 2015-08-02/14 Somera Esperanto-Tendaro en Lančov 2015-08-08/15 SAT-Kongreso 2015 2015-08-14/16 18-a Renkonto de ekstendaranoj (de SET) en Lančov 2015-08-17/21 Urba lingvotendaro en Esperanto-Muzeo en Svitavy 2015-09-05 La 9-a Postferia renkontiĝo en Netolice 2015-09-26/27 "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" en Svitavy 2015-10-01/04 La 4-a Internacia Esperanta Lernejo en Bartošovice 2015-11-06/08 Kultura Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio 2015-12-05 Antaŭkristnaska renkontiĝo en Písek 2015-12-06 La 8-a Marcipana Kristnasko en Svitavy MIGRA EKSPOZICIO "ĈU ESPERANTO ESTAS MORTA LINGVO?" en printempo 2015 Marto (10.-26.3.): Pardubice (Regiona Biblioteko) , Aprilo: Jihlava (Regiona Biblioteko) Junio: Sušice (Muzeo de Šumava) ; Kontakto: [email protected] Ĉu vi ne trovis vian aranĝon ĉi tie? Ne kulpigu nin, sed sendu la informon pri ĝi al [email protected] . Ne eblas envicigi aranĝon, pri kiu ni ne scias. ĈEA-Retkomunikoj 2015/01 Kontakto kun ĉefredaktoro: Miroslav Hruška – [email protected] Redakta teamo: Petr Chrdle, Pavla Dvořáková, Marek Blahuš, Václav Zouzalík ĈEARetkomunikoj 2015/01 Paĝo 9
Podobné dokumenty
La Ondo
Mi atentigas ĉiujn, kiuj uzas komunikadcele la interreton, ke ekzistas senpaga reta informilo de Ĉeĥa EsperantoAsocio, kiu neregule (kutime kvin- aŭ
sesfoje jare) informas la abonantojn pri
la Espe...
1955-05-koncerto
Vilém Blodek: Dvojzpěv Lidunky a Verunky z opery V studni
Ant. Dvořák: Arie prince z opery Rusalka
Ant. Dvořák: Arie čarodějnice z opery Rusalka
Richard Wagner: Arie Alžběty z opery Tannhauser
Giac...
Zpráva o činnosti za rok 2014 - Hvězdárna a planetárium Brno
která se stala univerzálním kulturně-sociálním centrem se zaměřením na propagaci přírodních věd. Druhým předělem byla instalace digitálního projekčního systému v roce 2013, jehož konfigurace je oje...
B U L T E N O de Esperantista Klubo de KŠV BV, Loka Grupo de
zemí, a dr. J. Kvaček, zástupce mírové rady. Sjezdu byla přítomna i
zástupkyně ministerstva kultury ČSR. Organizace sjezdu byla vzorná.
Náš klub vyslal na sjezd pět delegátů, další členové se zúčas...
El la enhavo:
sed mi ankaŭ trovis multajn indiferentajn aŭskultantojn kaj ankaŭ
kelkajn kontraŭajn. Al ĉi tiuj mi diras,
ke mi neniam pensis, ke nur mi posedas la veron. Ni vidu en la praktiko,
kies ideoj porta...
N-ro 1/2015
Chcete dostávat Bulteno jen elektronicky?
Jednotlivým členům a dalším čtenářům, kteří dostávají Bulteno v tištěné podobě,
El la enhavo: - Muzeum Esperanta
Ĉiuj Esperanto-periodaĵoj, kiuj estis alparolitaj, volonte disponigis al ni spacon por
informi siajn legantojn pri la nova muzeo en
Svitavy. Jam aperis artikoloj en Revuo
Esperanto, La Ondo de Espe...
MU TÝM WIKIPEDIE - Spolek absolventů a přátel MU
MU TÝM WIKIPEDIE
Marek Blahuš & Tomáš Mozga
Wikikonference 29. 11. 2014 Brno