Pozvání na řádnou valnou schůzi spolku Esperantista klubo, Brno
Transkript
Pozvání na řádnou valnou schůzi spolku Esperantista klubo, Brno která se koná v neděli dne 22. března 1931 o 8 hod. dopoledne v salonku Živnostenské rady, Veveří 5. Program: 1. Zahájení 2. Čtení posledního zápisu valné schůze. 3. Zpráva jednatele. 4. Zpráva pokladníka. 5. Zpráva knihovníka. 6. Zpráva revisorů. 7. Projednání doplňků a změn ve stanovách. 8. Volby. 9. Různé. Nebude-li v označenou dobu aspoň třetina členů přítomna, koná se druhá valná schůze o hodinu později za každého počtu přítomných. Členové dluhující příspěvky za rok 1930 ztrácí volební právo. Dlužnou částku možno zaplatiti při valné hromadě. Výbor Bezplatný KURS ESPERANTA pořádá Esperantský klub Brno – Veveří 28 2. února, 20 hod. Dotazy zasílejte na hořejší adresu. _______________________________ Klubovní schůzky pravidelně každé úterý (20 hod.) HOTEL PASSAGE, hosté vítáni Box 1 S-ro Gargula per siaj humoraj monologoj (li estis ebriulo, pipkolektanto kaj fotografo) amuzis kaj rigardis nin. S-o Šamla denove majstre ludis sur sia violono kaj s-o Strejček elsorĉis sonojn agrable harmoniajn kaj fortajn el sia fluto. Ni ne forgesu ankaŭ la citerorkestron kaj aparte menciu la propagandan scenon luditan de s-ino Nečasová, f-ino Jedličková, s-o Nečas, s-o Baďura kaj s-o Šamla. Rememorante la vesperon, mi iom hontas. Ĉar mi ne nur nenion pagis por la eniro, sed – aĉetante tri lotbiletojn, por almenaŭ parte pagi per la ĝuo havita – mi gajnis trifoje. Tion oni nomas porka feliĉo! (Efektive mi gajnis ankaŭ argilan porketon). E.S. Ĝenerala kunveno. Dimanĉe, la 22-an de Marto okazis la ĉi-jara ĝenerala kunveno. La raportoj montris, ke en la lasta jaro nia agado plivastigis. Ni akiris monon por nia kaso, novajn librojn por nia biblioteko, novajn membrojn por niaj kunvenoj, grandan tabulon ĉe la stacidomo kaj ni regule eldonadis – ĉiam duan monaton – nian Bultenon. La ĝenerala kunveno akceptis novajn statutojn, kaj elektis novan estraron, kiu konsistas nun el: s-o inspektoro Baďura (prezidanto), s-io M. Strejčková (vic-prezidanto), s-o J. Vondroušek (sekretario), s-o J.Poláček (kasisto), s-o Al. Strejček (bibliotekisto), s-oj Rud. Nečas, J. Topič, M. Urban (asesoroj). Anstataŭantoj: s-oj Ad. Nečas kaj E. Sonnenfeld. Revizoroj: s-oj J. Jeřábek kaj J. Válka. Intergrupa kunlaborado. La 24-an de Aprilo okazis interparolado pri komuna laborado de la lokaj tri Esperanto-societoj (ĉeĥa, germana kaj katolika) en divarsaj komuninteresaj aferoj, kiel ekz. interveno ĉe ŝtatoj kaj publikaj administrejoj, komuna afiŝado de kursoj, interŝanĝado de gazetoj ktp. Oni priparolis la principojn de tia kunlaborado, regulaj kunvenoj (ĉiumonate aŭ ĉiudumonate) de speciale rajtigitaj delegitoj (tri po societo). Pri aferoj tuŝantaj la kason de la kluboj, oni devas sufiĉe frue sendi anoncon al la kluboj, por ke ili povu doni direktivojn al siaj delegitoj. Decidoj povas esti faritaj nur unuanime. – Bedaŭrinde la priparolon ne povis ĉeesti samideanoj el la katolika klubo, sed ni estus konvinkitaj, ke ili partoprenos en tiu utila laboro. Tial ni decidis aranĝi la unuan efektivan intergrupan kunvenon, la 11-an de Junio en la ejo de la katolika grupo, se tiu konsentos. Estos priparolataj jenaj aferoj: komuna afiŝado, organizo de la paroladoj, kiuj faros en Oktobro en nia urbo la Kalifornia samideano Scherer kaj similaj demandoj. Esperanto inter la Policistaro. La polica prezidanto de Berlino, s-o Grzeszinski eldonis dekreton celanta varbi policistojn al partopreno de Ĉe-metodaj Esperanto-kursoj. En Januaro estis aranĝitaj 3 kursoj por policistoj, la ejo estis disponigita senkoste kaj la kurson pagis la prusa ministerio por enlandaj aferoj. – La belgaj policistoj scipovantaj Esperanton portas blazoneton sur la brusto, le germanaj rubandon ĉirkaŭ la maniko, en nia urbo kaj en Aŭstrio tabuleton. En Antverpeno (Belgujo) granda nombro de policistoj portas tian blazoneton. Kiel perfektiĝi en Esperanto? Por ellerni Esperanton perfekte, oni ne bezonus multe kaj pene lerni, sufiĉas regule viziti la klubajn kunvenojn, diligente partopreni en la diskutado kaj legi Esperantajn gazetojn: „Progreson“, la organon de la ĉeĥoslovaka Esperanto-asocio, „Esperanton“ de Universala Esperanta Asocio (U.E.A.) kaj la ĉiusemajnan „Heroldon de Esperanto“. La laste nomitan gazeton oni povas ankaŭ regule legi en kafejo „Slavia“. Traduka teksto. Anglický klid. Tázali se ve společnosti Angličana, který dlel dlouho v Indii a lovil tam tygry, je-li to zábava a radost. „Nó-o, je to zajímavý sport“, odpověděl, „dokud honíte tygra Vy; honí-li však Vás, má to také své stinné stránky!“ Humoraĵo. Paciento: „Ĉu vi povas kuraci mian ronkadon? Mi tiel laŭte ronkas, ke mi mem vekiĝas de tio.“ Kuracisto: „En tiu okazo mi konsilus al vi dormi en alia ĉambro.“ La Bulteno aperos kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. – Redaktoro: Ernest Sonnenfeld. Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. – Hektografas: Alois Strejček Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2012-01-20, Brno
Podobné dokumenty
Esperantská dramata
HEIDE, Zora: Ni komedietas (Hrajeme komedie, 1971)
HILLER, Feliks; Ho, tiuj Fremduloj (Ach, ti cizinci, 1923)
HOHLOV, Nikolas: La morto de la delegito de U.E.A. (Smrt delegáta UEA, 1924)
INGLADA, V...
Informa Bulteno de la Esperantista klubo en Brno N
pri Esperanto kaj Zamenhof. D-ro Privat, invitita de Gandhi, poste forvojaĝis kun li al
Hindujo kaj jam faris tie kelkajn prelegojn pri Esperanto en universitatoj kaj aliaj oficialaj
institucioj. L...
Esperantské romány
MUNNS, Donald W.: Londonanidoj (Londýňata, 1946); román napsaný 14letým chlapcem, který s
jinými dětmi musel za války odejít na venkov (o rok později zemřel v roce 1945)
NEMERE, István: La fermita ...
BULTENO de E sperantista K luboen B rno Bulletin Klubu
Vojaĝo interne de mia ĉambro (Maistre)
Vole ... novele (Schwartz)
Almetajo n-ro 4
Nejvýznamnější překlady do esperanta
Simenon: La flava hundo (Žlutý pes) - Luez
Simenon: Amiko el junaĝo de Maigret (Přítel z Maigretova mládí) - Luez
La Ondo
kazo, bv. sciigi tion al la supre menciita
retadreso, ke mi povu vin re-aldoni en la
dissendoliston. Krome ne forgesu, ke
necesas informi min pri eventuala ŝanĝo
de retadreso, por ke vi daŭre ricev...
1972-01 (96)
por la evoluo de la homa penso? - Estos lotumitaj valoraj premioj, inter ili dektaga rondvojaĝo tra Pollando. La leterojn en kovertoj signitaj per la vorto "Konkurso" oni sendu al Polskie Radio, Va...